17.4.02

{P} Gonçalo Neves. Nia justifiko. Esayo pri la existo-yuro di Ido Editerio Sudo; Lisboa, 2002. Estas interese ke pli-malpli konata Esperanta poeto/verkisto transiras al Ido en la komenco de la 21a jarcento. Kial li faris tion?
"Se oni volas sincera opiniono," diras Neves, "tote ne valoras la peno lernar Ido pro lua nuna movemento (qua es tre mikra) e mem ne pro lua tilnuna literaturo (qua es tre magra), ma nur pro la grandega estetikal plezuro quan grantas la linguo, e pro l'espero ke ultempe tre valoroza skripteri deskovros la beleso ed avantaji di Ido ed uzos ol kom potenta instrumento di kulturo."

Bedaurinde, la Nevesa eseo krome ne estas tre informa pri liaj motivoj. Ghi traktas chefe la historion de Ido, kelkajn konatajn diferencojn inter Ido kaj Eo (la akuzativo! la akcento en 'familio'!), k.t.p., sed li mem konfesas ke tiuj ja ne estas liaj chefaj kialoj por transiri al la alia lingvo. Sed tre interesa estas lia ekamo, ekamego al la nova lingvo, esprimita jene:

"Tote ne jenas men ke la quanto de lekteri diminutis e la chanci di aparigo stuntesis kande me transiris de Esperanto ad Ido. Me skriptas nur pro propra plezuro."

Sed li ne provas vere komprenigi kie lau li kushas tiu 'beleso' de Ido.

Fakte, en tiu chi eseo la autoro ankorau chiam shajnas celi ghuste esperantistan legantaron. Kaj oni konfesu tuj ke la Ido de Neves ne estas malfacile komprenebla por (okcidenta) Esperantisto. Kvazau legi la afrikansan por nederlandlingvano.

Kaj mia hereza penso, legante tiun chi eseon, estas: kial ne simple rekoni Idon kiel dialekton de Esperanto, ech se nur por literaturaj efikoj? Ekzemple, Neves trovas mankon de Ido ke en tiu lingvo "on ne darfas uzar l'afixi kom vorti autonoma, quale en Esperanto (ajho, ulo, ano, eco, eyo) (...) Por dicar 'ajho' Ido posedas la tre oportuna vorto 'kozo', ma ol indijas exemple vorto kun senco tam laxa ed ampla kam 'eyo'." Mia demando: kial ne uzi 'eyo'-n (kiel 'pruntitan' vorton)?
Inverse, se oni ne shatas la konsonantkombinon 'shpr', kial ne ekuzi 'sprici' au ech 'spricar'?
Ghenerale, mi kelkfoje pensas ke estas eble tro da normoj en la Esperanto- kaj Ido-movadoj. Efektive, se oni havas gravan anoncon por la tuta homaro, kaj estus nedemokrate eldiri ghin en maniero kiu eble ne estus tujtuje komprenebla por chiuj, oni eble uzu standardan lingvon. Sed en aliaj kazoj?

Fine, mi trovas Neves interesan poeton, ankau Idolingve, sed mi ne vere shatis lian poemon en tiu chi libreto.

Li nun shajnas labori super dulingva (Ea kaj Ida) traduko de 'O guardador de rebanhos' de Fernando Pessoa. Mi antaughojas!

Geen opmerkingen: