Wim Jansen. Vortfarado en Esperanto. Funkcigramatika analizo. Eldonejo Bero, 2024.
Zamenhof ne pensis pli pri iu ajn parto de la gramatiko de Esperanto ol pri la vortfarado: la ideo ke ĉiu substantivo finiĝu en -o kaj ĉiu adjektivo en -a, kaj la sagaca sistemo de prefiksoj kaj sufiksoj, kiujn ni ankoraǔ ĉiam uzas dum la unuaj lecionoj por montri la simplecon de la lingvo.
Samtempe, la lingvoscienco, kaj specife la esperantologio, ankoraǔ ĉiam ne trovis manieron por bone kompreni ĉiujn aspektojn de tiu sistemo. Jam antaǔ pli ol 100 jaroj, la fama svisa esperantologo René de Saussure montris, ekzemple, ke, kvankam brosi kaj kombi havas similajn signifojn, tio ne estas vera por broso kaj kombo: la unua estas ilo por brosado, la dua estas samsignifa kun kombado (kaj la ilo nomiĝas kombilo).
La teorio de Saussure estis (pli-malpli) ke vortradikoj kiel bros kaj komb havas sian kategorion: bros estas substantiva radiko, kaj komb verba. Sufikso kiel il povas ŝanĝi verba radiko al substantivo. Tiu teorio nun estas vaste akceptata, ankaǔ (en iu formo) de la Akademio de Esperanto. Vi eble ankaǔ aǔdis formon de ĝi iam dum via studado de la lingvo.
Ampleksa teorio
Kiam la konata Nederlanda esperantisto kaj esperantologo Wim Jansen mortis en la komenco de ĉi tiu jaro, li postlasis libron kiun li nomis sia ‘intelekta testamento’. Temis pri studo pri ĉi tiu temo de prefiksoj, sufiksoj, radikoj kaj kiel oni faris vortojn el ili. Feliĉe la libro nun estas eldonata de Eldonejo Bero en Rotterdam, kaj havebla en (i.a.) la Libroservo de UEA: Vortfarado en Esperanto.
Jansen laboris kiel profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdam, kie lie estis la antaǔulo de Federico Gobbo. Dum tiu laboro, li pripensis multajn tiklajn punktojn de la Esperanta gramatiko, kiel la vortordo. Li ankaǔ kelkfoje publikigis artikolojn pri vortfarado, sed ne ankoraǔ faris el ili grandan, ampleksan teorion.
Akceptata teorio
Estas grave ke la teorio de Jansen estas malsama de lla nuntempe plej vaste akceptata. Laǔ li, radikoj ne havas kategorion (kiel ‘substantivo’ aǔ ‘verbo’), sed nur signifon. La signifo de komb estas iu aktivaĵo, dum tiu de bros estas ilo.
Kial tio gravas? Unue ĉar laǔ tio faras laǔ Jansen el Esperanto ‘pli normala’ lingvo. Kiel ano de la Universitato de Amsterdamo, li sekvas gramatikan teorion nomatan ‘Funkcigramatiko’, laǔ kiu en ĉiuj lingvoj radikoj neniam havas gramatikan kategorion. Sed due, Jansen provas ankaǔ klarigi la multajn aspektojn de la vortfarado pli bone ol la plej akceptata teorio.
Por specialistoj
Temas do pri studo ene de la teoria lingvistiko. Por nelingvistoj, la verko verŝajne ne estas simpla, kvankam Jansen eksplikas ĉion (inkluzive de funkcigramatiko) en tre klara stilo. Li ne interesiĝas pri instruado de pli bona Esperanto al siaj legantoj, sed nur volas kompreni kiel la nuna lingvo vere funkcias. Esperanto estas interesa fenomeno por lingvisto: origine elpensita sistemo kiu estas facile lernebla sed aliflanke sufiĉe komplika kiam oni ĝin pristudas.
La Nederlanda Esperanto-movado jam de longa tempo havas firman intelektan bazon: kelkaj gravaj specialistoj pri la scienca studo de la lingvo. Jansen estis tre grava parto de tiu bazo. Ni ankoraǔ ĉiam funebras lian forpason, sed estas feliĉe ke ni disponas pri lia ‘testamento’.
Reacties